Apostola Penitenciario

Apostola Penitenciario
tribunalo de la Roma Kurio
Oficoj de la Roma Kurio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 12-a jarcento vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
MINISTERIOJ DE LA ROMA KURIO
“Tribunalo de la Apostola Signaturo”
La Palaco de Kancelario en Romo, sidejo de Apostola Penitencario, en okcenta ĉizaĵo de Giuseppe Vasi.
nomo = Apostola Penitenciario
latine = Paenitentiaria Apostolica
fondiĝo = 12-a jarcento
lasta renormiĝo = Per la Apostola Konstitucio Pastor Bonus de Johano Paŭlo la 2-a
kompetentoj = Sakramenta Konfeso (interna foro), akirado de indulgencoj tribunalo (esterna foro)
prizorganto = Paenitentiarius maior , laŭ la(Pastor Bonus), n. 117-120
nuna (2013) reganto = Mons. Krzysztof Józef Nykiel
Sidejo = Palaco de la kancelario, en Romo

La Apostola Penitenciario[1] (latine Paenitentiaria Apostolica) estas antikva ministerio kaj la unua de la tribunaloj de la Roma kurio. Ĝia kompetento estas estabilita en la artikoloj 117-120 de la apostola konstitucio Pastor Bonus de 1988.

  • La kompetento de la Apostola Penitenciario rilatas aferon kiuj koncernas la personan internon kaj la indulgencojn (art. 117).
  • Krom al tiu persona interno kaj sakramenta kaj nesakramenta, ĝia kompetento etendiĝas al la absolvo, la interŝanĝoj de puno, la kondonoj kaj punformetoj. (art. 118).
  • Tiu tribunalo prizorgas por ke en la papaj aŭ patriarkaj Bazilikoj de la urbo Romo ĉeestu sufiĉa nombro da penitenciaroj, dotitaj, krom per sakramentaj karakterizoj, per la koncernaj rajtigaj aŭtoritataj aproboj (art. 119).
  • Al la sama dekastero estas konfidita kio koncernas akiron, aljuĝon kaj praktikon de la indulgencoj, ĉiam sub la kontrolo de la Kongregacio por la doktrino de la kredo kies tasko estas la ekzameno pri ĉio kio koncernas la kredon (art. 120).

Prepostas en tiu Apostola Penitenciario “paenitentiarius maior”, de 2013 kardinalo Mauro Piacenza, helpata de Krzysztof Józef Nykiel, kaj de kvin prelatoj (la teologo, la kanonisto, kaj tri konsilistoj), aktivantaj en la Supera Tribunalo de la Apostola Signatura. En la Apostola Penitenciario helpas ankaŭ certa nombro da oficistoj kaj da kunlaboranta personaro.

Depende de la graveco, ĉiu kazo, bezona je prudenta rezoando, estas decidita aŭ de oraculum vivae vocis (laŭvoĉa verdikto) de la papo aŭ de la supera penitenciaro aŭ de la reganto kun ties konsilistoj.

  1. Kp. Kristana Glosaro

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy